Licence en langue espéranto + correction de la version FR (règle de distance ligne 55)
Compare changes
Files
4
license_g1-eo-EO.md
0 → 100644
+ 97
− 0
**Averto :** Atesti ne estas nur certiĝi, ke vi renkontis la personon, tio estas certigi al la komunumo Ğ1, ke vi sufiĉe bone konas la atestitan personon, kaj ke vi tiel scipovos facile kontakti lin/ŝin, kaj kapablos malkovri duoblan konton kreitan de persono atestita de vi mem, aŭ alitipajn problemojn (malapero...), farante komparajn kontrolojn, kiuj eventuale ebligos elmontri la problemon.
Bone koni personon supozigas, ke vi scipovas kontakti lin/ŝin per pluraj rimedoj malsamaj (fizika, elektronika, alitipa...), sed ankaŭ ke vi konas plurajn personojn, kiuj konas lin/ŝin same bone, kaj kiuj ankaŭ scipovas kontakti lin/ŝin simile. Aparte se vi ne bone konas neniun el ties aliaj atestantoj, tio estas forta indiko, ke vi ne bone konas la personon, kaj tia atestaĵo ekas signalon al la tuta komunumo Ğ1. Kaze de nesufiĉa kono, necesas nepre ne atesti.
Antaŭ ĉiu atestado, ne forgesu kontroli, ĉu tiu konto (ĉu ĝi estas validigota aŭ jam membro) jam ricevis unu aŭ plurajn atestaĵojn. Laŭnecese petu informojn por konkakti tiujn aliajn atestantojn por kune kontroli, ke vi bone konas la personon, kiu kreis la novan konton, kaj ankaŭ ties publikan ŝlosilon.
4b°) aŭ ke vi distance kontrolis la ligon persono/publik-ŝlosilo kontaktante la personon per pluraj komunikiloj malsamaj, kiel paper-poŝto + sociaj retoj + forumo + retpoŝto + video-konferenco + telefono (rekoni la voĉon). Ĉar se oni povas fiuzi retadreson aŭ forum-konton, estos multe pli malfacile fiuzi kvar malsamajn komunikilojn, kaj imiti la aspekton (vidan) kaj plie la voĉon de la persono.
La programoj Ğ1 ebligantaj al la uzantoj mastrumi ties uzon de Ğ1 devas transdoni tiun licencon kun la programo, kaj ankaŭ la aron de la teknikaj parametroj de la mono Ğ1 kaj de la RdF Ğ1, kiu estas enskribita en la bloko 0 de Ğ1. Programo, kiu ne konformiĝus al tiuj devigoj de la licenco, ne estus kongrua kun Ğ1.
\ No newline at end of file